助赢飞艇功能筛选

Biografio de pioniro de Esperanto

Emilio Herrera

En tiu ĉi biografieto mi prezentos al vi la figuron de unu el la plej eminentaj pioniroj de la hispana Esperanto-movado: Emilio Herrera Linares助赢飞艇功能筛选. Homo tre multfaceta, sed tre malmulte konata hodiaŭ. Li okupiĝis pri tre diversaj fakoj, kaj en ĉiuj li brilis kaj famiĝis siatempe, sed la ombro de l' ekzilo post la hispana civila milito vualis lian figuron, kaj eĉ tiun de liaj ĉirkaŭuloj.

Kiu poste estos konata kiel Generalo Herrera naskiĝis la 13an de februaro de 1879, en Granado, filo de militisto tre interesita en la scienco, kiu komunikis al sia filo du ties ĉefajn trajtojn: la scivolemon kaj la honorsenton.

助赢飞艇功能筛选Li sekvis la familian karieron, kaj 22-jara, li iĝis inĝeniera militisto en Guadalaĥaro (Guadalajara), kie li konis sian estontan edzinon Irene Aguilera.

Aviado

Ankaŭ en Guadalaĥaro naskiĝas lia intereso al aviado. Tiu estis la tempo de l' unuaj uzoj de la flugbalonoj, kiel ankaŭ de la naskiĝo de la aviado, kaj Herrera tre baldaŭ interesiĝis pri ambaŭ eblecoj, ne nur el militista sed ankaŭ el sporta kaj scienca vidpunktoj. Li partoprenis kelkajn gravajn konkurojn de flugado per balonoj, inter ili la tiam fama Grand Prix de Parizo, kie li veturis el tiu ĉi urbo ĝis nuna Ĉeĥio, gajnante la duan premion kaj akirante grandan popularecon. Li ankaŭ faris la unuajn sciencajn esplorojn en kiuj uziĝis balonoj, studante la t.n. sunajn ombrojn okaze de l' eklipso okazinta en 1905. Krome, li uzis en la maroka milito la eblecojn esplori pere de tiuj aparatoj.

Li baldaŭ konatiĝis kun la aviadaj avancoj de la fratoj Wright, kiujn li konis dum iliaj vojaĝoj al Eŭropo, kaj, kun sia amiko, la poste ankaŭ tre konata Alfredo Kindelán troviĝis inter la unuaj oficiale agnoskitaj hispanaj pilotoj, ĉirkaŭ 1911.

Li estis la unua aviadisto kiu superflugis la Ĝibraltaran Markolon, en 1914, pro kio li ricevis la honortitolon de reĝa ĝentilhomo fare de Alfonso la XIIIa. Tiu ĉi honoro ebligis al li tre poste montri tiun jam pli frue menciitan econ, lian honorsenton: kiam alvenis la Respubliko, kaj li devis ĵuri fidelecon al ĝi, li vojaĝis al la estinta reĝo por peti ke tiu ĉi forigu la devon respekti la antaŭan ĵuron, ĉar li konsideris ke ĝis tiu momento li ne povus malrespekti la donitan honorvorton. Cetere, la reĝo lin liberigis de tiu devo, kaj permesis al li la aliĝon al la respublika militistaro. Li estis la ununura ĝentilhomo (inter multaj aliaj tre famaj) kiu faris tiun ĉi paŝon, kio aldone ne estis plene komprenita de l' aŭtoritatoj, kiuj ne plene fidis lin dum la unuaj jaroj, konsiderante lin monarĥema.

Scienco

Post la unuaj iom aventuremaj jaroj, la aviado transiris al pli scienca disciplino, kaj Herrera, konsekvence kun siaj fruaj emoj, ankaŭ pioniris tiun ĉi transiron. Li organizis en 1918 la konstruadon de l' Aeronaŭtika Laboratorio de "Cuatro Vientos", apud Madrido, kie li interalie planis kaj direktis ventan tunelon tre kompletan kompare kun la ekzistantaj en aliaj landoj de Eŭropo. Inter la esploroj tie malvolvitaj troviĝas la rilataj al la perfektigo de la aŭtoĝiro unue elpensita de Juan de la Cierva, kun kiu li tre proksime kunlaboris. Alia grava partopreno okazis en la esploroj de l' flugbalonoj, kiujn gvidis la fama inventisto, ankaŭ esperantisto, Leonardo Torres Quevedo.

Lia okupiĝo pri scienco estis ankoraŭ pli kompleta. Li ekinteresiĝis pri matematikaj kaj teorifizikaj aferoj, en kiuj li kontribuis precipe per disvastigaj aktivaĵoj. Tiele, li estis unu el la pli fruaj enkondukantoj en Hispanion de la teorio de relativeco de Einstein, kun kiu li intertraktis okaze de ties vizito al Madrido en 1923.

助赢飞艇功能筛选Li partoprenis internaciajn kunvenojn, ĉefe pri aeronaŭtiko. Ekz. li grave rolis en la fondado de internacia aeronaŭtika organizo CIANA, kaj ties posta kunfandiĝo kun la internacia.

Li estis vicprezidanto de l' Akademio de Matematiko, kaj en 1932 li estos ankaŭ elektita ano de l' Akademio de Sciencoj. Jam antaŭe estis membroj de tiu institucio la jam menciita Leonardo Torres Quevedo kaj alia elstara esperantisto Vicente Inglada Ors, kun kiuj li estis partopreninta en 1925 la Internacian Konferencon por la Aplikado de Esperanto en la Sciencoj, okazintan en Parizo en 1925, kiun oni poste pritraktos.

Lia partopreno en sciencaj aktivaĵoj ne limigis sin al la teorio. Li helpis fondi en 1929 la Aeroteĥnikan Altlernejon, nun Altlernejon por Aeronaŭtikaj Inĝenieroj de l' Madrida Politeĥnika Universitato, kies unua direktoro li estis.

Li plu vojaĝis per aviadiloj kaj balonoj, kaj precipe li tre penis por la starigo de regulaj linioj, komunikantaj per direktbalonoj Eŭropon kaj Amerikon. Li planis vojaĝlinion el Sevilo al Bonaero, kiu fine ne sukcesis pro financaj kaŭzoj. Sed li partoprenis en 1928 la unuan transatlantikan vojaĝon per zepelinoj, el Germanio ĝis Novjorko, kie li kaj liaj kunuloj estis ricevitaj kvazaŭ herooj, kiel ankaŭ poste en pluraj lokoj de Sudameriko.

Post la alveno de l' Respubliko, li daurigis sian sciencan karieron. Li estis politike suspektata de l' nova reĝimo, pro sia rilato al la estinta reĝo, kaj siaj konservativaj ideoj; fakte, li eĉ iom rilatis al kelkaj dekstrulaj figuroj de la unua tempo. Sed nome de la registaro li kunlaboris en la hispana delegitaro al la Internaciaj Konferencoj pri Malarmado, kiel teĥnika apogo al la diplomato Salvador de Madariaga. Tiu ĉi lasta poste dediĉos al li ĉapitron de sia libro "Hispanoj miatempaj", kiel ankaŭ al alia nia samideano, Julio Mangada.

Dum la jaroj tridekaj li planis ankoraŭ pli kuraĝan esploron: la vojaĝon en la stratosferon per malfermita balono. Jam antaŭe la fama franco Picard estis vojaĝinta per fermita balono, sed Herrera planis gravan avancon: la uzon de malfermita balonkorbo, kio permesus mezuradon de fizikaj parametroj. Tio postulis la uzon de skafandro, kiun Herrera mem elpensis kaj ekkonstruis. La ascendo estis planita por oktobro de 1936... sed la tutajn klopodojn malhelpis la eksplodo de la hispana interna milito. Ĝuste tiu komenco trafis lin en Santander, kie kun Picard li eksplikis liajn planojn pri la esploro en la Internacia Somera Universitato de Santander.

Milito kaj ekzilo

Tiam trafis lin la neceso difini kion li faros dum la milito. Lia idearo estis katolika kaj monarĥema - ni memoru tion diritan pri liaj rilatoj al Alfonso la XIIIa -, tre proksima al tiu de lia amiko Kindelán unu el la ĉefaj ribelintoj, kaj multaj pensis ke li ankaŭ aliĝos al tiu flanko. Sed li ne havis dubojn: li estis doninta sian honorvorton al la leĝa reĝimo, kaj li serĉis sian vojon al Madrido, kie li kunlaboris en la organizado de la respublikana milita aviado. Li estis nomumita Direktoro de l' Teĥnikaj Servoj de la Aviado. Tie li atingis la gradon de generalo助赢飞艇功能筛选, pri kiu li poste tre fieris, eĉ se la posta reĝimo ne agnoskos.

Tiam trafis lin lia plej dolora familia tragedio: lia plej juna filo, Emilio, kiu iĝis milita piloto en la lojala flanko, estis morte faligita dumbatale. Lia alia filo, José Herrera, konita kiel Petere助赢飞艇功能筛选, estis poeto kaj romanisto, tre konata tiutempe, gajninta interalie la Nacian Literaturan Premion; li tre amikis kun Miguel Hernández, kun kiu li membris en la Komunista Partio; li plu verkis dum sia posta ekzilo, kaj lian nomon oni facile trovas en la studoj pri la ekzila beletro, sed, samkiel okazas al lia patro, li apenaŭ estas konata nuntempe en Hispanujo.

助赢飞艇功能筛选La fino de l' milito trafis generalon Herrera en Sudameriko, kien li estis vojaĝinta kun Indalecio Prieto al diplomatia kaj propaganda ceremonio. Li restis en Parizo, kie li loĝis de tiam, ekzilita.

Herrera komencis kunlabori en la helpo al la hispanaj rifuĝintoj, kaj en la organizado de la ekzilaj organizaĵoj, kulturaj kaj politikaj. Tiu estis nova flanko de lia aktivado, al kiu ĝis tiam li apenaŭ estis atentinta. Interalie, li estis poste nomita ministro de l' hispana registaro en la ekzilo.

Li ne povis forgesi siajn sciencajn strebojn, interalie ĉar tio permesis lin, tiam pli ol sesdekjaran, pergajni sian vivon. Li kunlaboris en la franca Astronaŭtika Instituto, ĝis kiam direktoro favora al generalo Franco malhelpis liajn postajn esplorojn. Li ankaŭ kontribuis al sciencaj revuoj per artikoloj pri aeronaŭtiko, spacvojaĝoj, nuklea energio, kaj aliaj. Li laboris por Unesko助赢飞艇功能筛选, el kiu li eksiĝis kiam la hispana reĝimo de Franco estis akceptita en 1955; tiu honesta kaj kuraĝa ago, tre dolora por li pro sciencaj kialoj, kaj ankaŭ tre grava ĉar li perdis sian ĉefan enspezfonton, tre famigis lin tutmonde.

En majo de 1960, li estis nomita ĉefo de la hispana ekzila registaro, ankoraŭ agnoskita de kelkaj progresemaj ŝtatoj, precipe Meksikio. Li okupis sin pri diplomatiaj klopodoj forigi la disrompon de la hispana unueco, kaj alveni al demokratia reĝimo en Hispanio. Li verkis alvokojn, plenajn de fido en la libereco, al la hispanaj internaj militistoj, al la religiaj gvidantoj kaj al la plej gravaj ŝtatestroj. Komence de 1962 lin anstataŭis la historiisto Claudio Sánchez Albornoz.

Li mortis en Ĝenevo, kie loĝis lia filo, en 1967.

Herrera kaj Esperanto

Kaj kio pri lia rilato al Esperanto助赢飞艇功能筛选? Jam menciiĝis lia partopreno en la Konferenco de Parizo. Fakte, tiu estas lia plej konata kontribuo al nia movado, sed ne la ununura. Tion ni povis kontroli per la dokumentoj kiujn li postlasis, kaj nun kolektataj en la Fondaĵo portanta lian nomon. Tie ni trovis faskon da dokumentoj en aŭ pri nia lingvo, kiujn li konservis eĉ dum siaj pli malfacilaj tempoj.

Kelkaj temas pri la citita Konferenco. Multaj rilatas al liaj kontaktoj kun la Internacia Scienca Asocio Esperantista ISAE, kun kiu li kunlaboris en la lastaj dudekaj kaj fruaj tridekaj jaroj de la pasinta jarcento.

Aliaj estas korespondaĵoj kun diversaj samideanoj tiutempaj. Ekzemple, konserviĝas gratulletero de Julio Mangada okaze de la akademiiĝo de Herrera. Ec pli grave, li konservis malneton de sia propra letero助赢飞艇功能筛选, en Esperanto, direktita al la tiama sekretario de ISAE.

Aliajn informojn pri l' esperanta agado de Herrera ni konas per la esploroj de samideano Antonio Marco Botella. Ekzemple, en septembro 1929 li partoprenis la hispanan kongreson de Esperanto en Oviedo, kie li prelegis pri sia vojaĝo en zepelino, antaŭe menciita. Li estis nomumita ano de la Honora Komitato de l' Instituto de Esperanto助赢飞艇功能筛选, fondita por arigi eminentajn esperantistojn en scienco aŭ arto. Li ankaŭ estis nomumita Honora Vicprezidanto de Hispana E-Asocio.

Li propagandis Esperanton en diversaj prelegoj, kaj publikigis du artikolojn en popularaj revuoj, unu pri E-o kaj la scienco kaj la alia pri E-o kaj la aerlinioj.

助赢飞艇功能筛选Entute la dokumentoj kaj ceteraj informoj ĝis nun konataj kovras tre limigitan tempoperiodon, el ĉ. 1924 ĝis ĉ. 1933. Kion pri la cetero de la tempo, de tiu longa vivo (li mortis 88jara)?

助赢飞艇功能筛选Unue, restis la mistero de l' esperantistiĝo. Ne restis spuroj, kaj ni unue konjektis ke li eble lernis Esperanton en la Madrida Ateneo, malmulte antaŭ tiu periodo. Sed poste ni malkovris ke samideano Herrera lernis Esperanton multe pli frue: lia kono de Esperanto aperas en lia oficiala karieratesto, konservita en la Oficiala Armea Arĥivo, en la jaro 1.911! Li vere estis frua pioniro de nia lingvo.

Kaj kio post tiu periodo? Neniom ni sciis post la jaro 1.933; ĉu li forgesis nian lingvon aŭ forlasis nian movadon?. Tio estus ja eĉ komprenebla, konsiderante la cirkonstancojn de nia lando kaj de lia vivo. Sed ne estis tiel: li malpliigis sian aktivadon, sed tute ne forgesis nian lingvon. Ni sciis pro la informoj de unu lia nepo, ke lia avo parolis al la nepoj pri Esperanto en sia ekzilo. Sed nun ni havas eĉ pruvojn: en la oficiala Arĥivo de la Ekzilita Respublika Registaro troviĝas dokumentoj en Esperanto. Temas ĉefe pri korespondaĵoj de ekzilitaj samideanoj en Meksikio, precipe Emilio Hazán kaj Francisco Azorín. Ekzistas eĉ malneto de letero skribita de li mem en 1.953, lige kun la klopodoj de la Esperanto-movado cele al la agnosko fare de Unesko. La lasta estas la gratulo fare de la Meksika Federacio, estrita tiam de Azorín okaze de l' nomumo kiel prezidanto de la registaro, en 1.960. Eĉ en tiuj malgajaj kaj malfacilaj momentoj, s-ano Herrera ne ĉesis konsideri sin tia, samideano.

Herrera nun

Post la reakiro de demokratia reĝimo en Hispanio, lia figuro tre malrapide komencas iĝi pli konata. En la aeronaŭtika medio estas pli agnoskitaj liaj sciencaj kaj organizaj atingoj, interalie per la Fondaĵo Emilio Herrera, aŭ per la starigo de la samnoma Premio fare de l' Fondaĵo AENA (de l' hispana organizo por aernavigado). Li estis omaĝita en Granado okaze de l' rehejmigo de liaj postmortaj restoj en la okdekaj jaroj.

Mankas ankoraŭ plena agnosko fare de la socia popola medio, sed restu ĉi tiuj linioj kiel omaĝo de la esperanta movado al unu el ĝiaj plej elstaraj kaj meritaj anoj. Kaj ankaŭ kiel ekzemplo de tiom da pioniroj preskaŭ forgesitaj, al kiu nia movado ŝuldas memoron kaj dankon.

助赢飞艇功能筛选Toño del Barrio

Tiu ĉi teksto estas adapto de la prelego farita dum la Hispana E-Kongreso de la jaro 2002, kaj de artikolo aperinta en revuo "Boletín" de Hispana Esperanto-Federacio. La fotoj apartenas al la arkivo de la . Dankon al Antonio Marco Botella pro lia helpo.
Versión (más corta) en español / En la hispana

 

二分飞艇计划预测 精准免费的幸运飞艇神计划计划 飞艇计划app开奖 幸运飞艇3把必中 幸运飞艇定位胆可以买几个数字 幸运飞艇怎么样跟计划稳赚 幸运飞艇属于福彩不属于 幸运飞艇刷7码 飞艇1期计划 幸运飞艇开奖结果纪录完整版 幸运飞艇【上恒达集团~HD161。COM~平台】 幸运飞艇【上恒达集团~HD161。COM~平台】 幸运飞艇【上恒达集团~HD161。COM~平台】 澳门百家乐【上恒达集团~HD161。COM~平台】 澳门百家乐【上恒达集团~HD161。COM~平台】 澳门百家乐【上恒达集团~HD161。COM~平台】 六合彩公司【上恒达集团~HD161。COM~平台】